Jen estas du kantoj, unua pri tio, kia konsterna estas la mondo, alia pri novembro, trajno kaj malespero. Divenu, kiun el ilin mi tralernis sur ukulelo, tiu ĉi muzikilo de ĝojo, dum la vespero, kaj kun kiu luktas la duan monaton kaj tutegale ne komprenas?
***
Dum la stratmuzikado ni renkontis mian instruisto pri fluto. Li tre ridis.
Kiel bone, ke tiel okazis — ni ja ludis tie okaze, pasigis la tempon ĝis la elektrotrajno. Bone, ke mi sukcesis vidigi lin, kia mi iĝis ridiga birdulo kaj ŝajne ne tute sentalenta mallertulo, ĉar mi dum kvin jaroj vizitadis la muziklernejon ĉar oni devigis min, kaj ekinteresiĝis nur en la lasta semestro, jam preskaŭ antaŭ la ekzameno, certe tedis lin tiam per mia sombra vizaĝaĉo.
***
La cidro, malgraŭ la forestado de gisto, rezultis bonege, kai nur 400 paĝoj da hidrodinamiko, kiujn nemalbonus tralegi kaj resumi ĝis morgaŭ, detenas min de strebo trovi tiun epizodon de "Ĉirkaŭmonde dum 80 tagoj" kun sinjoro Fikso, manĝanta lian ĉapelon, kaj fari gifon.
по-русски