Hieraŭ unuafoje en vivo mi rimarkas, ke pluveroj sur flakoj mallaŭte sonoras. Eble tio ĉi de dimensio de pluvero dependas.
***
La ĉefa konstruaĵo estas konstruita forme de litero "U" kaj laŭ movado de multega amaso da neĝeroj, radianta per la subiranta suno, eblas observi, kiel en la interna korto kirliĝas la aerfluo.
***
La samkursanoj ĥore plendas, ke iliaj ĉefoj donis al ili monton da literaturo kaj diris tralegi ĝin ĝis lundo. Mia mentoro donis al mi albumon kun 180 paĝoj kun fotaĵoj de diversaj fluoj. Kaj Landau-Lifŝicon, certe.
по-русски